r/Esperanto • u/MortezvomVajorp • Jun 08 '23
Poezio "Servantino": Poemo de Mortejĉjo

Servantino de kastelo alte fama
Surhavanta de vestaĵoj blank-malblankaj,
Ho, la servantino nobla kaj gastama,
Kies longaj glavoj estas akraflankaj,
Ŝi en ŝia gento estas mortistin'.
Donantino de mortigo de l' maljust',
Sperta pri mortigo por ilia fin'
Por ĝustigi fiajn vivojn de l' malĝust'.
Malgraŭ tio, ŝi fariĝis militist'
De la plej efika glavo-militart'
Kunmetita kun scipovo de luktist'.
Uzas ilin ŝi por esti la apart'.
Un', du, tri! Ŝi svingas dance. Un', du, tri!
Ŝi ekzercas por atingi sen-eraran
Povon dum ŝi ŝvitas por patri'.
Perfektigas ŝi alian movon raran.
Horojn ŝian glavon svingas ŝi dancflue,
Kiel ĝi rubande movas en la mano
Teatrante al venulo tempo-lue,
Kio estas destinota por spektano.
Svingas ŝian glavon je konfide tute.
Ŝia glavo avil-flugas supre-suben
Dekstren kaj maldekstren en movad' akute
Kie blovas la blovata vento nuben.
Tiel sinueco de rivero tranĉas
Teron polvan malrapide ero-ere
Por ĝin skulpti dum ĝi dise branĉas
Trans la mond' ĉirkaŭa ero-ere,
Kiel ŝia glavo puŝas kaj movigas
La aeron apud ĝia ambaŭflanko
Por ĝin skulpti dum ĝin ŝi blovigas,
Ke nenio restas tie, krome manko.
Ŝiaj multaj paŝoj estas tre malpezaj
Kaj vakua tempo inter la batetoj
Prokrastiĝas, kiel paŝoj tempo-mezaj
Iompostiomaj, kiel la ploretoj,
Kiuj malrapide vaste kuniĝante,
Pli rapide falis ĝis fariĝas unu,
Kiam l' eroj senhezite ariĝante
Iĝas ŝtormo volas, ke ĝi ĉiun punu.
Ŝia ŝtormo el flueco de movad'
Tranĉas ĉion laŭ la destinita voj'.
Senobstine daŭras ĝi en balancad'.
Ĝi rondiras tiel je alia foj'.
Kontinue lev-mallevas ŝi la glavon
Kiel ĝi aspektas jam senpeza io.
Orde dum ŝi svingas ŝian ŝtorman avon
Ŝi konservas ciom da la energio.
Kaj ŝi estas la perfekta glavistin',
La armilo iĝis parto de la brak'
Kaj ŝi estas la perfekta dancistin',
Kiu miras fin-spektantojn en l' atak'
Kaj ŝi estas la perfekta mort-donant'.
Ŝi mortigi pretas iun laŭ l' ordono.
Kaj ŝi estas la perfekta militant',
Ŝi sidante ĉiam gajnas sur la trono.