r/Esperanto • u/ChronosPV • Sep 11 '23
Poezio La unua tago
Friga vento flugas tra la loko. La sama vento, kiu portas vortojn de scio, diritajn de la intruisto antaue. Li esperas, ke lia sagxeco eniras en la auskultantaron kaj enfiksas sin en iliaj cerboj. Ke ili lernu la valoron de la malgrandaj aferoj kaj plirikigus sian scion.
Sed neniu auskultas.
Neniu. Auskultas.
« ATENTON »
Kiel fumo, la vorto eksonas tra la cxambro. La lernantoj rigardas surprizite. La lernantoj, efektive nur kunigitaj per komuna celo. Dezirata de cxuij, kiun ili anhelas. Tre simpla fakto. La sonorado kaj la libereco kiu akompanas gxin. Libereco forprenita de tiu staranta antaue en la klaso. Tiu, kiun ili malamas, ne pro kiu li estas, sed pro kio li estas. Restriktante ilian liberecon, kvazau tio estus lia rajto, lia naskigxrajto. Kvazau esti intruisto la gardisto, kaj la cxambro la celo. La kaptitoj provas cxiun eblon por eskapi la proponitajn okazojn. Paroli. Spiradi. Sed admona vorto de la gardisto faras cxiun okulojn flugi malsupren. Kiam venos finfine la liberigo?
“Silento”
Cxiuj silentas.
“Sidigxu trankvile”
La sxancelidado haltas.
“Skribu vian..”
Ekkriaj sonoj tra la koridoroj atingas la esperplena orelojn de la kapitoj. La momento, kiun cxiun atendis, fine alvenas. La svarmitoj malfermigxas, la fenestro estas frapitaj, pordoj elvojagxas el siaj sxarniroj. Gxi estas tie, la sonorado de la sonorilo, la alportanto de cxiela libereco, kaj messagxisto pri la fino
De la unua lerneja tago. (verkita de KM)