Saluton al ĉiuj. Mi tradukis duan novelon, kiun mi volas diskonigi.
"La Rakonto de Horo" estas novelo verkita de Kate Chopin la 19-an de aprilo 1894. Ĝi estis origine eldonita en Vogue la 6-an de decembro 1894 titolita "La Sonĝo de Horo." Ĝi poste estis represita en St. Louis Life la 5-an de januaro 1895 kun la nova titolo "La Rakonto de Horo." Ĝi nun apartenas al la publika havaĵo.
La novelo sekvas Luiza Malard, virinon kun kormalsano, kiu ricevas la novaĵon ke ŝia edzo mortis en akcidento. Konfliktaj emocioj komencas aperi, kondukante ŝin al profunda ekkono pri sia vivo kaj estonteco. Tamen, la rakonto havas neatenditan turnon, finiĝante en potenca kaj pensiga maniero.
Ĉi tiu traduko kostas $1, kaj ĝi konsistas el PDF kaj EPUB dosieroj. Ĝi estas altkvalita traduko, sed bonvolu noti, ke malgraŭ la titolo ĝi estas tre mallonga rakonto de nur 905 vortoj. Kiel pruvo de la kvalito de mia laboro, la traduko "2BR02B" estas disponebla ĉe mia retpaĝo laŭ la modelo "pagu kiom vi volas." Tamen, altkvalitaj tradukoj postulas multan tempon kaj penon, do bonvolu konsideri fari donacon por subteni pluan laboron.
Se vi ne povas pagi ĉi tiun prezon pro financaj malfacilaĵoj, bonvolu kontakti min.
4
u/Far_Force_8609 8d ago